La snorko eligis la nazon tra la grota enirejo por rigardi la ĉielon kaj la maron. Poste li diris kompetente: Fiŝado. Veku la domon kaj mi iros prepari la boaton!

Kaj la snorko marŝis suben sur la malsekan sablon kaj sur la varfon kiun konstruis la patro de Mumintrolo. Li flaris kelkan tempon al la maro. Estis tute kviete, la pluvo malintense falis kaj ĉiu guto faris delikatan ringon sur la brila akvo. La snorko kapjesis al si mem kaj elportis la plej grandan skatolon kun longa hokarfadeno el la boatejo. Poste li eltiris la fiŝujon de sub la varfo kaj sidiĝis surmeti logaĵon sur la hokojn dum li fajfis la ĉasokanton de Snufmumriko.

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

La tuta skatolo estis preta kiam la aliaj venis el la groto.

Nu, jen vi finfine estas, diris la snorko. Hemulo, faligu la maston kaj enigu la remilingojn.

Ĉu ni devas fiŝi? demandis lia fratino. Neniam io okazas kiam ni fiŝas, kaj mi tiel domaĝas la etajn ezokojn.

Bone, sed hodiaŭ io okazos, diris la snorko. Sidiĝu ĉe la pruo kie vi malplej ĝenas.

Lasu min helpi, kriis Snif kaj kaptis la hokarfadenan skatolon. Li saltis suben sur la boatrandon, la boato ekbaskulis kaj jen la hokarfadena skatolo kuŝiĝis renversite sur la boatfundon kun duono de sia enhavo implikita al la remilingo kaj la ankro.

Eminente, diris la snorko. Tute eminente. Sperta pri la maro, kvieta en boatoj kaj ĉio tia. Respekto al la laboro de aliaj, antaŭ ĉio. Ha.

Ĉu vi ne riproĉos lin? scivolis la hemulo surprizite.

Riproĉos? Mi? diris la snorko kaj malgaje ridis. Ĉu ŝipestroj rajtas ion diri? Neniam. Vi bonvolu enakvigi la skatolon kia ĝi estas, sendube io alkroĉiĝos. Kaj la snorko enrampis sub la poban sidbenkon kaj tiris ŝirmotukon super la kapon.

Kia aĉaĵo! diris Mumintrolo. Prenu la remilojn, mumriko, kaj ni malimplikos la mizeraĵon. Snif, vi estas azeno.

Jes ja, diris Snif dankeme. En kiu fino ni komencu?

Meze, diris Mumintrolo. Sed ne impliku ankaŭ la voston en la aferon.

Kaj Snufmumriko malrapide remis Aventuron eksteren sur la maron.

Dum ĉio ĉi okazis la patrino de Mumintrolo rondiris en sia domo kun ege kontenta sento. La pluvo milde susuris sur la ĝardeno. Paco, ordo kaj silento regis ĉie.

Kiom ĉio kreskos! diris la patrino al si. Kaj ho, kiel agrable havi ilin en la groto! Ŝi ekhavis la ideon iomete ordigi kaj komencis kolekti ŝtrumpojn, oranĝoŝelojn, strangajn ŝtonojn, pecojn da arboŝelo kaj similajn aferojn. En la muzika skatolo ŝi trovis kelkajn kriptogamojn kiujn la hemulo forgesis meti en la plantopremilon. La patrino buligis ilin dum ŝi penseme aŭskultis la mallaŭtan susuradon de la pluvo. Kiom ĉio kreskos! ŝi ripetis kaj lasis la bulon fali elmane. Ĝi falis rekte suben en la ĉapelon de sorĉisto, sed tion Muminpatrino ne rimarkis. Ŝi retiriĝis en sian ĉambron por dormi, ĉar troviĝis nenio kion ŝi tiel amis kiel endormiĝi dum pluvo falas sur la tegmenton.

Sed en la profundo de la maro la longa hokarfadeno de la snorko embuskis. Ĝi jam kuŝis de kelkaj horoj kaj Snorkfraŭlino preskaŭ mortis pro enuo.

Gravas la ekscito, klarigis Mumintrolo. Povas esti io sur ĉiu hoko, komprenu.

Snorkfraŭlino iom suspiris. Sed tamen, ŝi diris. Kiam oni enakvigas la hokon troviĝas duono de blankfiŝo sur ĝi kaj kiam oni elakvigas ĝin troviĝas tuta perko. Oni scias ke estos tuta perko.

Aŭ nenio ajn! diris Snufmumriko.

Aŭ lofio, diris la hemulo.

Tion ne komprenas inoj, finis la snorko. Nun ni povas komenci elakvigi. Sed neniu rajtos krii. Malrapide! Malrapide!

La unua hoko elakviĝis.

Ĝi estis malplena.

La dua hoko elakviĝis.

Ankaŭ ĝi estis malplena.

Tio nur pruvas ke ili iras profunde, diris la snorko. Kaj estas grandegaj. Nun silentu, ĉiuj.

Li ekigis ankoraŭ kvar malplenajn hokojn kaj diris: Ĝi estas ruzulo. Ĝi prenas niajn logaĵojn. Terure granda ĝi devas esti.

Ĉiuj klinis sin trans la boatrando gapante en la nigran profundon kien la hokarfadeno kondukis.

Kia fiŝo ĝi povas esti laŭ vi? demandis Snif.

Mamluko, minimume, diris la snorko. Nun rigardu jene, ankoraŭ dek malplenaj hokoj!

Nu ja, diris Snorkfraŭlino.

Nu ja al vi! diris ŝia frato kolere kaj haŭlis plu. Silentu ĉiuj, alie ni fortimigos ĝin!

Hoko post hoko estis alkroĉata al la skatolo. Tufoj da marherbo kaj fuko. Neniu fiŝo. Absolute nenio ajn.

Subite kriis la snorko: Atentu! Io tiras! Mi estas absolute certa ke io tiras!

La mamluko! kriis Snif.

Nun vi devas regi vin, diris la snorko strebante resti trankvila. Tomba silento! Jen ĝi venos!

La streĉita fadeno malstreĉiĝis, sed profunde en la malhelverdo io blanka glimis. Ĉu la pala fiŝventro de mamluko? Kvazaŭ montodorso el la sekreta pejzaĝo de la mara fundo io altiĝis kontraŭ la surfacon... io grandega, minaca, senmova. Verda kaj muska kiel la trunko de arbego ĝi glitis supren sub la boato.

La kaptsako! kriis la snorko. Kie la kaptsako?

Kaj tiumomente la aero pleniĝis de muĝado kaj blanka ŝaŭmo. Enorma ŝvelondo levis Aventuron sur sian kreston kaj renversis la hokarfadenan skatolon sur la boatfundon. Poste ĉio same subite rekvietiĝis.

Nur la ŝirita fadeno pendis melankolie sur la boatrando, kaj grandegaj akvokirloj markis la vojon de la monstro.

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

Ĉu vi nun pensas ke ĝi estas perko? la snorko demandis sian fratinon kun tre aparta tono. Tian fiŝon mi neniam plu ricevos. Kaj vere ĝoja mi ankaŭ ne estos.

Jen kie ĝi ŝiriĝis, diris la hemulo kaj levis la fadenon. Io diras al mi ke la fadeno estis tro maldika.

Iru bani vin, diris la snorko kaŝante la okulojn en la mano.

La hemulo volis diri ion, sed Snufmumriko piedbatis lian kruron. Tute silentiĝis en la boato. Tiam Snorkfraŭlino delikate diris: Imagu se ni farus duan provon? La ligŝnuro certe eltenos?

La snorko elsnufis. Post iom li murmuris: Kaj la hoko?

Via poŝtranĉilo, diris Snorkfraŭlino. Se vi disfaldas ambaŭ tranĉilojn, la korktirilon, la ŝraŭbilon kaj la alenon ĝi ja devos ie alkroĉiĝi?

La snorko forprenis la manon de la okuloj kaj diris: Jes, sed la logaĵo?

La patkuko, diris lia fratino.

La snorko kelkan tempon konsideris la aferon dum ĉiuj retenis la spiron pro ekscitiĝo. Fine li diris: Bone, se la mamluko manĝas patkukojn, kaj tiam oni sciis ke la ĉaso daŭros.

Ili firme ligis la poŝtranĉilon al la ligŝnuro per peco da drato kiun la hemulo havis enpoŝe, fiksis la patkukon sur la tranĉilo kaj enigis ĉion en la maron. Ili atendis en silento.

Subite Aventuro ekbaskulis.

Ŝŝŝŝ! diris la snorko. Ĝi ekmordas! Ankoraŭ skuo. Pli bruska. Kaj poste sekvis fortega ektiro kiu ĵetis ilin ĉiujn boatfunden.

Helpu! kriis Snif. Ĝi manĝos nin!

Aventuro trempis la nazon en la maron sed restariĝis kaj ekiris plenrapide foren sur la maron. La ligŝnuro etendiĝis streĉite kiel kordo antaŭen, kaj kie ĝi malaperis en la akvon leviĝis du blankaj lipharoj el ŝaŭmo.

Evidente la mamluko ŝatis patkukon.

Trankvile! kriis la snorko. Kviete en boatoj! Ĉiu persono en sia posteno!

Espereble ĝi ne plonĝos! vokis Snufmumriko kiu rampis ĝis la pruo.

Sed la mamluko iris rekte antaŭen, pli kaj pli foren sur la maro. Baldaŭ la strando kuŝis kiel mallarĝa strio malantaŭ ili.

Kiel longe vi pensas ke ĝi havos forton daŭrigi? demandis la hemulo.

En plej aĉa okazo ni povos tranĉi la ŝnuron, diris Snif. Alie tio okazos je via risko!

Neniam! ekkriis Snorkfraŭlino skuante sian fruntan lanugon.

Nun la mamluko svingis sian enorman voston enaere, turniĝis kaj reiris kontraŭ la bordon.

Nun tio iras iom malpli rapide, kriis Mumintrolo kiu genuis ĉe la pobo kontrolante la postakvon. Ĝi laciĝas!

La mamluko estis laca, sed ĝi ankaŭ plikoleriĝis. Ĝi skuis la ŝnuron kaj turnis tien-reen tiel ke Aventuro balanciĝis en la plej danĝerega maniero.

Jen ĝi estis tute senmova por trompi ilin, kaj jen ĝi ekiris per tia forto ke la ŝvelondoj superfluis la pruon. Tiam Snufmumriko elpoŝigis sian buŝharmonikon kaj ludis sian ĉasokanton dum la aliaj piedbatis la takton tiel ke la boatfundo tremis. Kaj vidu! En la sama momento la mamluko turnis sian grandegan ventron supren.

Pli granda neniam ekzistis.

Ili rigardis ĝin dum silenta momento.

Poste diris la snorko: Mi tamen kaptis ĝin!

Jes! diris lia fratino fiere.

Dum oni trenis la mamlukon al la tero la pluvo intensiĝis. La robo de la hemulo estis tramalseka kaj la ĉapelo de Snufmumriko tute perdis sian konvenan formon.

Verŝajne nun estas sufiĉe malseke en la groto, diris Mumintrolo kiu frostis ĉe la remiloj.

Eble Panjo maltrankvilas, li aldonis post iom.

Vi volas diri ke ni povus kvazaŭ iom post iom reiri hejmen? diris Snif.

Jes, por montri la fiŝon, diris la snorko.

Ni iru hejmen, decidis la hemulo. Neordinaraj aferoj utilas de temp’ al tempo. Timigaj rakontoj kaj malsekiĝi kaj elturniĝi sola kaj tiaĵoj. Sed tro longe tio ne estas hejmeca.

Ili metis tabulojn sub la mamlukon kaj portis ĝin per komunaj fortoj tra la arbaro. La malfermita faŭko estis tiel granda ke arbaj branĉoj alhokiĝis al la dentoj, kaj ĝi pezis tiom da centoj da kilogramoj ke ili devis ripozi en ĉiu vojkurbiĝo. Pluvis pli kaj pli multe. Kiam ili atingis Muminvalon la pluvo kaŝis la tutan domon.

Ni lasos ĝin ĉi tie kelkan tempon, proponis Snif.

Neniam! diris Mumintrolo indigne.

Kaj ili pluiris malsupren tra la ĝardeno. Subite la snorko haltis kaj diris: Ni misvagis.

Ej, diris Mumintrolo. Jen ja estas la ŝtipobudo kaj tie malsupre estas la ponto.

Jes, sed kie estas la domo? demandis la snorko.

Strange, tre strange. La mumindomo malaperis. Ĝi tutsimple ne troviĝis. Ili metis la mamlukon sur la oran sablon antaŭ la ŝtuparo. Tio estas, ankaŭ la ŝtuparo ne troviĝis. Anstataŭe...

Sed unue necesas klarigi kio okazis en Muminvalo dum ili ĉasis mamlukon.

Kiam la patrino de Mumintrolo laste estis priparolata, ŝi retiriĝis por dormi. Sed antaŭ ol fari tion, ŝi senpense buligis la kriptogamojn de la hemulo kaj lasis ilin en la ĉapelon de sorĉisto. Ŝi devus neniam ordigi!

Ĉar dum la domo profundiĝis en posttagmezan dormon, la kriptogamoj komencis kreski en sorĉa maniero.

Malrapide ili serpentis supren el la ĉapelo de sorĉisto kaj rampis suben sur la plankon. Grimpobranĉetoj kaj foliaj ŝosoj palpiris supren laŭ la muroj, grimpis sur kurtenoj kaj kamenklapaj ŝnuroj, tratrudis sin tra fendoj, ventoliloj kaj ŝlosiltruoj. En la humida aero floroj ekfloris kaj fruktoj maturiĝis en fantoma rapido. Enormaj foliaroj plandis supren laŭ la ŝtuparo, grimpoplantoj iris enen-elen laŭ la tablopiedoj kaj pendis el la plafonaj lampoj kvazaŭ serpenonestoj.

La kreskado plenigis la domon per mallaŭta susurado, de temp’ al tempo aŭdiĝis eta klako kiam giganta floro malfermiĝis aŭ frukto falis sur la tapiŝon. Sed Muminpatrino pensis ke tio estas nur la pluvo, turnis sin sur la alian flankon kaj dormis plu.

En la apuda ĉambro sidis la patro de Mumintrolo verkante siajn memorojn. Okazis nenio amuza por priskribi post kiam li konstruis la boatvarfon, do la patro anstataŭe okupiĝis priskribi sian infanaĝon. Dume li tiel kortuŝiĝis ke li preskaŭ ploris. Li ĉiam estis nekutima kaj talenta infano kiun neniu komprenis. Kiam li pliaĝiĝis li estis same nekomprenata kaj vivis mizere en ĉiuj manieroj. Muminpatro verkis kaj verkis kaj pensis pri tio kiom ĉiuj pentos legante liajn memorojn. Tiam li denove ĝojis kaj diris al si: Tion ili meritas!

Tiumomente pruno ruliĝis suben sur la paperon kaj lasis grandan bluan makulon.

Je mia vosto! ekkriis Muminpatro. Nun ili denove venis hejmen!

Sed kiam la patro turnis sin li gapis en sovaĝan vepron, superŝutitan de flavaj beroj. Li saltstariĝis kaj tuj falis pluvo el bluaj prunoj sur la skribtablon. Sub la plafono grimpis densa branĉaro kiu rapide kreskis kaj etendis siajn verdajn ŝosojn kontraŭ la fenestron.

Hola! kriis la patro de Mumintrolo. Vekiĝu! Venu ĉi tien!

Muminpatrino skue eksidis. Kun granda konsterniĝo ŝi rigardis sian ĉambron plenan de blankaj floretoj. Ili pendis de la plafono per delikataj fadenoj kun elegantaj folio-bantoj inter ĉiu floro.

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

Ho, kiel bele! diris Muminpatrino. Ĉi tion verŝajne Mumintrolo faris por plezurigi min. Kaj ŝi singarde flankenigis la maldikan florkurtenon kaj suriris la plankon.

Hola! kriis Muminpatro trans la vando. Malfermu! Mi ne povas eliri!

La patrino de Mumintrolo vane provis puŝmalfermi la pordon. La fortikaj trunkoj de la grimpoplantoj senhelpe baris ĝin. Tiam ŝi frakasis la vitron en la ŝtupara pordo kaj kun granda peno krablis tra la truo. Super la ŝtuparo kreskis figo-vepro kaj la salono estis vera ĝangalo.

Nu ja, diris la patrino de Mumintrolo. Kompreneble denove estas tiu ĉapelo. Kaj ŝi sidiĝis ventumi la frunton per palmfolio.

La moskorato aperis el la filika korbo de la banĉambro kaj diris per mizera voĉo: Jen vidiĝas la sekvoj de plantokolektado! Mi neniam vere fidis tiun hemulon!

Kaj la lianoj kreskis tra la kamentubo kaj grimpis malsupren sur la tegmento kaj kovris la tutan mumindomon per riĉa verda tapiŝo.

Sed ekstere sub la pluvo staris Mumintrolo gapante al la granda verda monteto kie floroj senĉese malfermis siajn kalikojn kaj fruktoj maturiĝis de verdo en flavon, de flavo en ruĝon.

Jen ĝi almenaŭ troviĝis, diris Snif.

Ĝi estas ene, diris Mumintrolo malgaje. Neniu povas eniri kaj neniu eliri. Neniam plu!

Snufmumriko antaŭeniris kaj flaris interesite. Neniuj fenestroj, neniu pordo. Nur densa sovaĝa tapiŝo el vegetaĵoj. Li firme prenis branĉon kaj tiris. Ĝi estis tenaca kiel kaŭĉuko kaj nerompebla sed pasante faris duonnodon ĉirkaŭ lia ĉapelo kaj levis ĝin de li.

Denove sorĉo, diris Snufmumriko. Tio komencas esti laciga.

Dume Snif kuris ĉirkaŭ la enkreskita verando. La kela luko, li kriis. Ĝi estas malfermita!

Mumintrolo alkuris kaj rigardis enen tra la nigra truo. Eniru ĉiuj, li diris decide. Sed rapide, antaŭ ol ĝi enkreskos ankaŭ ĉi tie! Ili krablis suben en la kelan mallumon, unu post la alia.

Hej! kriis la hemulo kiu estis la lasta. – Mi ne povas trairi!

Do vi restu ekstere kaj gardu la mamlukon, diris la snorko. Vi ja povas botaniki la domon.

Kaj dum la kompatinda hemulo ĝemetis sub la pluvo, la ceteraj palpiris supren laŭ la kela ŝtuparo.

Ni estas bonŝancaj, diris Mumintrolo. La pordo estas malfermita. Jen vi vidas ke kelkfoje estas bone malordemi!

Mi forgesis ŝlosi ĝin, diris Snif, do la honoro estas mia!

Miriga vidaĵo renkontis ilin. La moskorato sidis sur branĉoforko manĝante pirojn.

Kie estas Panjo? demandis Mumintrolo.

Ŝi klopodas hakante eligi vian patron el lia ĉambro, diris la moskorato amare. Mi esperas ke la moska ĉielo estos trankvila loko, ĉar baldaŭ mi spertos la finon!

Ili aŭskultis. Grandaj hakilhakoj tremigis la foliaron ĉirkaŭ ili. Jen krako, kaj jen ĝojkrio. La patro de Mumintrolo estis liberigita!

Panjo! Paĉjo! kriis Mumintrolo kaj batis al si vojon tra la ĝangalo ĝis la ŝtuparo. Kion vi faris dum mi estis for?

Nu, kara infano, diris Muminpatrino. Verŝajne ni refoje malzorgis pri la ĉapelo de sorĉisto. Sed venu supren! Mi trovis rubusarbedon en la vestoŝranko!

Tio estis ĉarma posttagmezo. Oni ludis praarbaran ludon kie Mumintrolo estis Tarzan kaj Snorkfraŭlino Jane. Snif rajtis esti la filo de Tarzan kaj Snufmumriko estis la ĉimpanzo Ĉita. La snorko rampadis tra la suba vegetaĵaro kun falsdentoj el oranĝoŝelo *) kaj prezentis ĝeneralan malamikon.