Silentu, idoj, mi devas pensi, diris la patro de Mumintrolo. Li iris ĝis la strando kaj flaris enaere, turnis la kapon ĉiudirekten kaj sulkis la frunton.

De fore aŭdiĝis tondrado.

Fulmotondro! diris Snif. Hu, kiel terure!

Super la horizonto altiĝis minaca nuba muro. Ĝi estis malhelblua kaj puŝis antaŭ si etajn helajn nubetojn. Jen kaj jen ekflamis pala lumo super la maro.

Ni restos! decidis la patro.

La tutan nokton! kriis Snif.

Mi pensas ke jes, diris Muminpatro. Nun rapidu konstrui domon, ĉar la pluvo baldaŭ alvenos ĉi tien!

Oni trenis Aventuron alten sur la sablon, kaj ĉe la arbara rando oni rapidege faris domon el la velo kaj la plejdoj. Muminpatrino ŝtopis la flankojn per musko kaj la snorko fosis ĉirkaŭan fosaĵon por ke la pluvakvo havu ion en kion flui. Ĉiuj kuris tien-reen kaj savis siajn aĵojn sub la tegmenton. Nun venteto trairis la arbojn kiuj time susuris. La tondro aŭdiĝis pli proksime.

Mi iros rigardi la veteron de sur la kabo, diris Snufmumriko. Li tiris la ĉapelon firme suben sur la orelojn kaj ekiris. Sola kaj feliĉa Snufmumriko plandis ĝis la plej ekstera kabo kaj ekstaris kun la dorso al granda ŝtono.

La maro ŝanĝis sian mienon. Nun ĝi estis nigre verda kaj portis ŝaŭmon sur la pintoj, kaj la rifoj lumis flave kiel fosforo. Solene muĝante la fulmotondro almarŝis de sude. Ĝi streĉis siajn nigrajn velojn super la maro, ĝi kreskis sur duonon de la ĉielo kaj la fulmoj malbonaŭgure flagris.

Ĝi venos rekte super la insulon, pensis Snufmumriko kun tremo de plezuro kaj ekscito. Li rigardis rekte en la fulmotondron kiu vagis antaŭen super la maro. Kaj subite Snufmumriko vidis etan nigran rajdanton sur nigra ĉevalo. Ili vidiĝis nur dum momento kontraŭ la krete blanka kresto de la nuba muro, la mantelo de la rajdanto disflugis kvazaŭ flugilo, ili plialtiĝis... Poste ili malaperis en blindiga svarmo da fulmoj, la suno estis for kaj la pluvo alvenis kvazaŭ griza kurteno super la maro. Mi vidis la sorĉiston! pensis Snufmumriko. Tio devis esti la sorĉisto kaj lia nigra pantero! Ili efektive ekzistas, ili ne estas nur malnova fabelo...

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

Snufmumriko turnis sin kaj saltis reen trans la strandon. Apenaŭ li atingis en la tendon. Pezaj gutoj jam batis la velan tolon kiu batis en la ŝtormo. Kvankam restis pluraj horoj ĝis la vespero, la tuta mondo vualiĝis en mallumon. Snif envolvis sin tuta en plejdon ĉar li timis la fulmotondron. La aliaj kaŭris unu apud la alia. La tendo odoris intense je la floroj de la hemulo. Nun la tondro krakegis tute proksime. Fojon post fojo ilia kaŝejo pleniĝis de la blanka lumo de fulmoj. Muĝante la fulmotondro trenis siajn ferajn ĉarojn ĉirkaŭ la ĉielo, kaj la maro en furiozo ĵetis siajn plej grandajn ondojn kontraŭ la soleca insulo.

Dank’ al Dio ke ni ne estas surmare, diris Muminpatrino. Oj, oj, kia vetero.

Snorkfraŭlino tremante ŝovis sian manon en tiun de Mumintrolo, kaj li sentis sin tre protektanta kaj vira.

Snif kuŝis kriante sub la plejdo.

Nun ĝi estas rekte super ni! diris Muminpatro.

Tiumomente siblanta fulmego fluis suben al la insulo, sekvate de klakanta tondro.

Tiu trafis ion! diris la snorko.

Efektive estis iom tro terure. La hemulo sidis tenante sian kapon. – Bruo! Ĉiama bruo! li murmuris.

Nun la fulmotondro iris suden. Pli kaj pli fore aŭdiĝis la tondrado, la fulmoj iĝis malpli intensaj. Fine nur pluvo susuris ĉirkaŭ ili kaj la maro muĝis ĉirkaŭ la bordoj.

Mi ankoraŭ ne rakontos pri la sorĉisto, pensis Snufmumriko. Ili jam sen tio sufiĉe timas. – Elvenu, Snif, li diris. Ĉio pasis.

Snif palpebrumante malimplikis sin el la plejdoj. Li estis iom embarasita ke li tiel terure kriis, kaj li oscedis kaj gratis sin malantaŭ la orelo. Kioma horo estas? li demandis.

Baldaŭ la oka, diris la snorko.

Do mi pensas ke ni enlitiĝu, diris la patrino de Mumintrolo. Ĉi tio estis sufiĉe emocia.

Sed ĉu ne estus ekscite esplori kien la fulmo trafis? diris Mumintrolo.

Morgaŭ! diris lia patrino. Morgaŭ ni esploros ĉion kaj naĝos en la maro. Nun la insulo nur estas malseka kaj griza kaj malagrabla. Kaj ŝi alĝustigis la plejdojn ĉirkaŭ ili kaj endormiĝis kun sia mansako sub la kuseno.

Ekstere la ŝtormo kreskis. Strangaj sonoj eniĝis en la muĝadon de ondoj. Voĉoj kaj kurantaj piedoj, rido kaj sonorado de grandaj sonoriloj surmare. Snufmumriko kuŝis senmova aŭskultante kaj sonĝante kaj memoris siajn vojaĝojn ĉirkaŭ la mondo. Baldaŭ mi devos ekiri refoje, li pensis. Sed ankoraŭ ne.


Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

KVARA ĈAPITRO


en kiu Snorkfraŭlino kalviĝas dum la nokta atako de hatifnatoj, kaj en kiu oni rakontas pri la ege mirigaj surstrandaj trovoj faritaj sur la soleca insulo.

Meze de la nokto Snorkfraŭlino vekiĝis kun terura sento. Io tuŝis ŝian vizaĝon. Ŝi ne kuraĝis rigardi sed maltrankvile flaris ĉirkaŭ si. Odoris je brulo! Snorkfraŭlino tiris la kovrilon super la kapon kaj vokis duonvoĉe: Mumintrolo, Mumintrolo!

Mumintrolo tuj vekiĝis. Kio estas? li demandis.

Io danĝera envenis! diris Snorkfraŭlino sub la kovrilo. Mi sentas ke troviĝas io danĝera ĉi tie!

Mumintrolo gapis en la mallumon. Jen estis io! Etaj lumoj... Pale lumaj estaĵoj kiuj plandis tien-reen inter la dormantoj. Mumintrolo skue vekis Snufmumrikon.

Rigardu! li terurite flustris. Fantomoj!

Ne, diris Snufmumriko. Tio estas la hatifnatoj. La fulmotondro igis ilin elektraj, tial ili lumas. Restu tute senmova, alie vi povos sperti elektran frapon!

La hatifnatoj ŝajne serĉis ion. Ili esploris ĉie en la korboj kaj la brulodoro plifortiĝis. Subite ili ĉiuj kolektiĝis en la angulo kie la hemulo dormis.

Ĉu vi pensas ke ili volas ataki lin? demandis Mumintrolo ekscitite.

Kredeble ili nur serĉas la barometron, diris Snufmumriko. Mi avertis lin kunporti ĝin. Nun ili trovis ĝin!

Kun komuna penado la hatifnatoj eligis la barometron. Ili surtretis la hemulon por pli bone kapti ĝin, kaj nun la brula haladzo atingis foren.

Snif vekiĝis kaj komencis ĝemi.

Subite la tendo pleniĝis de kriego. Iu hatifnato hazarde tretis sur la nazon de la hemulo.

En momento ĉiuj vekiĝis kaj stariĝis. Estiĝis nepriskribebla malordo. Timaj demandoj miksiĝis kun plendaj hurloj kiam iu tretis sur hatifnatoj kaj brulvundiĝis aŭ spertis elektran frapon. La hemulo kuradis en rondo kriante pro teruriĝo, kaj subite li implikiĝis en la velon kaj la tendo renversiĝis sur ilin. Estis vere terure.

Snif poste asertis ke daŭris almenaŭ horon ĝis ili trovis la vojon eksteren el la velo (eventuale li iomete troigis).

Sed kiam ili finfine liberigis sin de ĝi, la hatifnatoj jam malaperis en la arbaron kun la barometro. Kaj neniu emis persekuti ilin.

La hemulo dum laŭta ĝemado ŝovis sian nazon en la malsekan sablon. Tio transiras la limon! li diris. Kial iu kompatinda senkulpa botanikisto ne povas vivi sian vivon en paco kaj kvieto?

La vivo ne estas paca, diris Snufmumriko gaje.

Ĉesis pluvi, diris Muminpatro. Rigardu, idoj, la ĉielo estas klara! Baldaŭ tagiĝos.

La patrino de Mumintrolo frostetis firme tenante sian mansakon. Ŝi rigardis al la ŝtorma, nokta maro. – Ĉu ni faru novan domon kaj provu reendormiĝi? ŝi demandis.

Ne indas, diris Mumintrolo. Ni volvu nin en la plejdojn kaj atendu ĝis la suno leviĝos.

Do ili sidiĝis en vico surstrande, proksime unu apud la alia. Snif volis sidi en la mezo, ĉar li trovis tion plej sekura.

Vi ne povas imagi kiel timige estis kiam io tuŝis mian vizaĝon en la mallumo, diris Snorkfraŭlino. Tio estis pli terura ol la fulmotondro!

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

Ili sidis rigardante al la maro en la heliĝanta nokto. La ŝtormo iom kvietiĝis, sed ankoraŭ surfoj muĝante ruliĝis al la sablo. La ĉielo komencis paliĝi en oriento kaj estis tre malvarme. Kaj tiam, en la unua tagiĝo, ili vidis la hatifnatojn ekiri de la insulo. Boato post boato ekglitis kvazaŭ ombroj de trans la kabo kaj direktiĝis foren sur la maro.

Bone! diris la hemulo. Espereble mi neniam plu devos vidi hatifnaton.

Ili sendube elserĉos novan insulon, diris Snufmumriko. Sekretan insulon kiun neniu iam ajn trovos! Kaj per rigardoj de sopiro li okulsekvis la malpezajn boatojn de la etaj mondvagantoj.

Snorkfraŭlino dormis kun la kapo sur la genuoj de Mumintrolo. Nun la unua lumstrio vidiĝis ĉe la orienta horizonto. Kelkaj nubetoj kiujn la ŝtormo postlasis iĝis helruĝaj kiel rozoj, kaj jen la suno levis sian brilan kapon el la maro.

Mumintrolo klinis sin por veki Snorkfraŭlinon kaj tiam li malkovris ion teruran. Ŝiaj belaj fruntharoj estis forbruligitaj! Tio sendube okazis kiam la hatifnato tuŝis ŝin. Kion ŝi diros, kiel li povos trankviligi kaj konsoli ŝin? Tio estis katastrofo!

Snorkfraŭlino malfermis la okulojn ridetante.

Sciu, diris Mumintrolo rapide. Estas sufiĉe strange pri mi. Kun la paso de tempo mi komencis pli ŝati fraŭlinojn sen haroj ol tiujn kun haroj!

Ĉu? diris Snorkfraŭlino surprizite. – Kial?

Aspektas tiel senzorge kun haroj! diris Mumintrolo.

Snorkfraŭlino tuj levis la manojn por kombi sin – sed ve! la sola afero kiun ŝi trovis estis eta bruligita tufo. Ŝi gapis al ĝi kun profunda teruro.

Vi kalviĝis, diris Snif.

Tio vere konvenas al vi, konsolis Mumintrolo. Ho ne, ne ploru!

Sed Snorkfraŭlino ĵetis sin sur la sablon kaj ploris torentojn da larmoj pro la perdo de sia ĉefa ĉarmaĵo.

Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ ŝi por provi reĝojigi ŝin.

Vane!

Vidu, mi naskiĝis kalva, diris la hemulo. Kaj mi efektive tre ŝatas tion!

Ni ŝmiros oleon sur vin kaj ĝi certe ree elkreskos, diris la patro de Mumintrolo.

Kaj tiam ĝi estos bukla! diris Muminpatrino.

Ĉu tio estas vera? singultis Snorkfraŭlino.

Certe tio estas vera! promesis la patrino. Nur imagu kiel bela vi estos kun buklaj haroj!

Snorkfraŭlino ĉesis plori kaj eksidis.

Rigardu la sunon, diris Snufmumriko.

Ĵusbanita kaj bela ĝi leviĝis el la maro. La tuta insulo glimis kaj brilis post la pluvo.

Nun mi ludos matenan kanton, diris Snufmumriko kaj elpoŝigis sian buŝharmonikon. Kaj oni kantis plenforte:

Post blovata


nokta hor’,


hatifnato


iris for!


Jen la fino


de koŝmar’:


Snorkfraŭlino


kun bukla har’!


Hej ho!

Ek al la ban’! vokis Mumintrolo.

Kaj ĉiuj surmetis banŝortojn kaj kuris en la surfon (krom la hemulo kaj la gepatroj de Mumintrolo, kiuj trovis ĝin ankoraŭ tro malvarma).

Vitre verdaj kaj blankaj la ondoj ruliĝis sur la sablon. Ho, esti ĵusvekiĝinta mumintrolo kaj danci en vitre verdaj ondoj dum la suno leviĝas!

La nokto estis forgesita kaj nova longa juna tago kuŝis antaŭ ili. Kiel marporkoj ili sagis rekte tra la ondoj kaj velis sur iliaj krestoj al la strando kie Snif ludis en la malprofunda akvo. Snufmumriko flosis surdorse pli foren kaj rigardis en la ĉielon kiu estis blua kaj travidebla.

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

Dume la patrino de Mumintrolo kuiris kafon inter la ŝtonoj kaj serĉis la buterujon kiun ŝi kaŝis de la sunbrilo en la strandakvo. Sed ŝi serĉis vane, la ŝtormo forportis ĝin. Kion mi donu al ili sur la pano, plendis la patrino.

Vi vidos ke la ŝtormo donos al ni ion alian rekompence, diris Muminpatro. Post la kafo ni faru esplorvagadon laŭ la bordoj por vidi kion la maro surterigis!

Kaj tion ili faris.

Ĉe la ekstera flanko de la insulo la praroko levis siajn glate poluritajn dorsojn el la maro. Inter ili oni povis neatendite trovi pecetojn da sablo punktita de konkoj, la kaŝitan dancejon de la marfraŭlinoj, aŭ nigrajn misterajn fendegojn, kie la surfo muĝis kvazaŭ batoj al fera pordo. Jen malfermiĝis eta groto inter la rokoj, jen ili falis krute suben kontraŭ ronda lavpelvo el siblantaj akvokirloj. Ĉiu ekiris sola por serĉi strandajn trovaĵojn kaj vrakerojn.

Estis pli ekscite ol io ajn alia, ĉar eblis trovi la plej strangajn aĵojn, kaj ofte estis sufiĉe malfacile kaj danĝere savi ilin el la maro.

La patrino de Mumintrolo grimpis suben al eta sablejo kiu situis ŝirmita de grandegaj ŝtonblokoj. Sur la sablo kreskis aroj da bluaj sablaj diantoj kaj mara aveno kiu raslis kaj siblis kiam la vento penetris en la mallarĝajn kanojn. Muminpatrino kuŝiĝis ŝirmite de la ŝtormo. Ĉi-sube ŝi vidis nur la bluan ĉielon kaj la sablajn diantojn kiuj balanciĝis super ŝia kapo. Mi ripozos nur dum kelka tempo, ŝi pensis. Sed baldaŭ la patrino dormis profunde sur la varma sablo.

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

Sed la snorko kuris supren sur la plej altan monton kaj rigardis ĉirkaŭ si. Li povis vidi de bordo al bordo, kaj la insulo ŝajnis al li flosi kiel bukedo sur la malkvieta maro. Jen vidiĝis Snif kiel punkteto serĉadi vrakerojn, jen li videtis la verdan ĉapelon de Snufmumriko – jen la hemulo elfosis maloftan orkidon... Kaj jen! Jen absolute kie la fulmo trafis! Grandega ŝtonbloko, pli granda ol dek mumindomoj, estis fendita kvazaŭ pomo de la fulmo kaj ambaŭ duonoj falis flanken kaj malfermis vertikalan fendegon inter si. Tremante la snorko enpaŝis en la fendegon kaj rigardis supren al la malhelaj rokaj flankoj. Jen la fulmo trairis! Nigra kiel karbo ĝia vojo desegniĝis en la nudigitan internon de la ŝtono. Sed apud ĝi iris alia strio kiu estis hela kaj brila! Ĝi estis oro, ĝi povis esti nenio alia ol oro!

La snorko pikis en la strion per sia tranĉilo. Eta orgrajno malfiksiĝis kaj falis en lian manon. Li forigis pecon post peco. Li varmegiĝis pro fervoro kaj forhakis pli kaj pli grandajn pecojn. Kaj post iom la snorko jam forgesis ĉion alian krom la radiantaj orvejnoj kiujn la fulmo nudigis. Li ne plu estis marborda rabisto, li estis orfosisto!

Dume Snif faris tre simplan trovon, sed ĝi almenaŭ same ĝojigis lin. Li trovis kork-zonon. Ĝi estis iom borita de la marakvo sed precize konvenis al li. Nun mi povos ekiri en profundan akvon! pensis Snif. Nun mi certe lernos naĝi same bone kiel la aliaj. Kiel Mumintrolo surpriziĝos!

Iom pli fore, inter betulŝelo, fiŝoretaj flosiloj kaj fukoj li trovis bastmaton kaj preskaŭ sendifektan ĉerpilon kaj malnovan boton sen kalkanumo. Mirindaj trezoroj se oni rabis ilin de la maro!

De malproksime Snif ekvidis Mumintrolon kiu staris enakve tirante kaj trenante ion. Ion grandan! Mizere ke mi ne ekvidis ĝin unua! pensis Snif. Kio ajn ĝi povas esti!

Nun Mumintrolo savis sian marbordan trovaĵon kaj rulis ĝin antaŭ si sur la sablo. Snif streĉis, streĉadis la kolon – kaj nun li vidis kio ĝi estas. Buo! Granda bela buo!

Hej ho! vokis Mumintrolo. Kion vi nun diras?

Ĝi estas sufiĉe bona, diris Snif kritike kun la kapo oblikve. Sed kion vi pensas pri ĉi tiuj?

Kaj li vicigis siajn trovaĵojn sursable.

La korko-zono estas bona, diris Mumintrolo. Sed kion fari per duona ĉerpilo?

Tio certe funkcias se oni ĉerpas rapide, diris Snif. Aŭskultu! Kion vi dirus pri interŝanĝo? La bastmato, ĉerpilo kaj boto kontraŭ tiu malnova buo?

Neniam, diris Mumintrolo. Sed eble la kork-flosilo kontraŭ ĉi tiu mistera talismano kiu alflosis de fora lando.

Kaj li altiris strangan objekton el kava vitro kaj skuis ĝin. Tiam amaso da neĝflokoj ekflirtis ene de la vitrobulo kaj denove kuŝiĝis en paco sur etan domon kun fenestroj el arĝenta papero.

Ho, diris Snif. Kaj furioza batalo okazis en lia koro kiu ege tro multe amis posedaĵojn.

Rigardu! diris Mumintrolo kaj refoje skuis la neĝon.

Mi ne scias, ekkriis Snif senespere, mi vere ne scias kio plej plaĉas al mi, la savzono aŭ la vintra talismano! Mia koro krevas!