La aliaj alkuris de ĉiuflanke kaj kolektiĝis ĉirkaŭ la skatolo kun ŝraŭbita kovrilo.

Kion vi havas tie? demandis Snif.

Formik-leonon, diris Mumintrolo fiere. Vera, kolera formik-leono kiun ni kaptis!

Imagu, ke vi kuraĝis! ekkriis Snorkfraŭlino admire.

Kaj nun ni intencas elŝuti lin en la ĉapelon, diris la snorko.

Por ke li estu transformita en fantom-simion, kiel mi estis, diris Mumintrolo.

Parolu normale tiel ke ni ion komprenos, petis la hemulo.

Mi estis transformita pro tio ke mi kaŝis min en tiu ĉapelo, klarigis Mumintrolo. Ni elpensis tion. Kaj nun ni kontrolos la aferon esplorante ĉu ankaŭ la formik-leono iĝos io alia.

Sed li ja povos iĝi io ajn! kriis Snif. Li povos iĝi io eĉ pli danĝera ol formik-leono kaj formanĝi nin ĉiujn!

Dum kelka tempo ili staris en tima silento rigardante la skatolon kaj aŭskultante la obtuzajn sonojn el ĝi.

Oj, oj, diris Snorkfraŭlino time kaj perdis sian koloron.*)

*) Snorkoj ofte ŝanĝas koloron je emocioj. – Noto de la aŭtoro.

Ni kaŝos nin subtable dum li transformiĝos kaj metos dikan libron sur la ĉapelo, proponis Snufmumriko. Oni ĉiam devas riski ion kiam oni eksperimentas! Nun tuj enŝutu lin!

Snif rapidis kaŝiĝi subtable. Mumintrolo, Snufmumriko kaj la hemulo tenis la skatolon super la ĉapelo de sorĉisto, kaj Snorkfraŭlino timante deŝraŭbis la kovrilon. En nubo el sablo la formik-leono falis en la ĉapelon, kaj fulmrapide la snorko metis vortaron kun fremdlandaj vortoj super ĉion. Poste ĉiuj kuris kaŝiĝi sub la tablo. Unue nenio okazis.

Ili gvatis sub la tablotuko atendante en kreskanta maltrankvilo. Neniu ŝanĝo.

Tio estis nura blago, diris Snif.

Subite la vortaro kun fremdlandaj vortoj komencis ĉifiĝi. Snif mordis la dikfingron de la hemulo pro pura ekscitiĝo.

Atentu, diris la hemulo kolere. Vi mordis mian dikfingron!

Ho, pardonu, diris Snif. Mi pensis ke ĝi estas mia!

Nun la vortaro pli kaj pli kunvolviĝis. La paĝoj komencis simili velkintajn arbofoliojn. Kaj inter ili ĉiuj fremdlandaj vortoj elrampis kaj komencis krabladi tien-reen surplanke.

Kia strangaĵo! diris Mumintrolo.

Sed nun denove io okazis. Komencis guti de la ĉapelaj randoj. Fluis. Riveroj el akvo plaŭdis suben sur la tapiŝon tiel ke la fremdlandaj vortoj devis savi sin supren laŭ la muroj.

La formik-leono iĝis nura akvo, diris Snufmumriko elrevigite.

Mi pensas ke tio estas la sablo, flustris la snorko. La formik-leono sendube venos post kelka tempo.

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

Denove ili atendis en neeltenebla ekscito. Snorkfraŭlino kaŝiĝis en la brakoj de Mumintrolo kaj Snif pepis pro timego. Tiam subite montris sin sur la ĉapelrando la plej malgranda erinaco de la mondo. Ĝi flaris aeren kaj palpebrumis, kaj ĝi estis tute taŭzita kaj malseka.

Dum kelkaj sekundoj regis tomba silento. Poste Snufmumriko komencis ridi. Kaj la aliaj daŭrigis kiam li devis ripozi. Ili hurlis pro rido kaj ruliĝis subtable pro pura plezuro. Nur la hemulo ne dividis la amuziĝon. Li surprizite rigardis siajn amikojn kaj diris: Bone, sed ni ja atendis ke la formik-leono estos transformita! Se mi povus kompreni kial vi ĉiam tiom bruas pri aferoj.

Dume la eta erinaco solene kaj iom malĝoje paŝis ĝis la pordo kaj iris suben laŭ la ŝtupoj. La akvo ĉesis flui kaj plenigis la verandan plankon kiel lago. Kaj la tuta plafono estis plena de fremdlandaj vortoj.

Kiam oni klarigis ĉion al la gepatroj de Mumintrolo, ili prenis la aferon tre serioze kaj decidis ke la ĉapelo de sorĉisto estos detruita. Oni singarde rulis ĝin en la riveron kaj lasis ĝin fali en la akvon.

Do, tio estis la nuboj kaj la fantom-simio, diris la patrino de Mumintrolo, dum ili rigardis la forflosantan ĉapelon.

Ili estis amuzaj nuboj, diris Mumintrolo iom mishumore. Povus aperi pliaj!

Aŭ riveregoj kaj fremdaj vortoj, jes ja, diris lia patrino. Kiel aspektis en la verando! Kaj mi ne povas imagi kiel mi liberiĝos de tiuj bestetoj. Ili ĉie ĝenas kaj kaŭzas malordon en la tuta domo!

Tamen la nuboj estis amuzaj, insiste murmuris Mumintrolo.

Vespere Mumintrolo ne povis endormiĝi. Li kuŝis rigardante eksteren en la helan junian nokton plenan de solecaj vokoj, plandado kaj dancado. Bonodoris de floroj.

Snufmumriko ankoraŭ ne revenis hejmen. Ĉi tiajn noktojn li ofte vagadis sola kun si mem kaj sia buŝharmoniko. Sed ĉi-nokte aŭdiĝis neniuj kantoj. Li sendube faris esplorvagadon. Baldaŭ li starigos sian tendon ĉe la riverbordo kaj rifuzos dormi endome... Mumintrolo suspiris. Li sentis sin malĝoja kvankam li havis nenion pri kio malĝoji.

Ĝuste tiam aŭdiĝis mallaŭta fajfo sub la fenestro. La koro de Mumintrolo saltis pro ĝojo kaj li malrapide ŝteliris ĝis la fenestro por rigardi eksteren. La fajfo signifis: Sekretoj! Snufmumriko atendis sub la ŝnura ŝtupetaro.

Ĉu vi povas konservi sekreton? li flustris kiam Mumintrolo tretis sur la herbojn.

Mumintrolo fervore kapjesis.

Snufmumriko klinis sin antaŭen kaj flustris eĉ pli mallaŭte: La ĉapelo drivis alborden sur sablobenko iom pli malsupre laŭ la rivero.

La okuloj de Mumintrolo eklumis.

Ĉu vi volas? demandis Snufmumriko per la brovoj.

Certe! respondis Mumintrolo per eta orelsvingo.

Kiel ombroj ili ŝteliris tra la rosoplena ĝardeno al la rivero.

Ĝi kuŝas je du riverkurbiĝoj for de ĉi tie, diris Snufmumriko nelaŭte. Efektive ni ŝuldas savi ĝin, ĉar la akvo kiu plenigas ĝin ruĝiĝas. La loĝantoj pli malsupre laŭ la rivero estos teruritaj de tiu timiga akvo.

Ni devus pensi pri tio, diris Mumintrolo. Li sentis sin fiera kaj ĝoja paŝi ĉi tiel kun Snufmumriko meze de la nokto. Antaŭe Snufmumriko ĉiam estis sola en sia nokta vagado.

Jen ie ĝi estas, diris Snufmumriko. Kie komenciĝas la malhela strio en la akvo. Ĉu vi vidas?

Ne vere, diris Mumintrolo kiu stumblis antaŭen tra la duonmallumo. Mi ne havas noktajn okulojn kiel vi.

Mi demandas min kiel kapti ĝin, pripensis Snufmumriko kiu rigardis al la rivero. Kiel stulte ke via patro ne havas boaton.

Mumintrolo hezitis. Mi naĝas sufiĉe bone se la akvo ne estas tro malvarma, li diris.

Vi ne kuraĝas, diris Snufmumriko dubante.

Certe mi kuraĝas, diris Mumintrolo kaj tuj sciis ke li faros tion. En kiu direkto ĝi estas?

Oblikve tien, diris Snufmumriko. Vi baldaŭ atingos la fundon sur la sablobenko. Sed atentu ne ŝovi la manojn en la ĉapelon. Tenu la ĉapelverton.

Mumintrolo englitis en la somere varman akvon kaj hunde naĝis en la riveron. Tie estis forta fluo, kaj certatempe li iom maltrankvilis. Nun li vidis la sablobenkon kaj sur ĝi ion nigran. Li stiris pli proksimen per la vosto kaj baldaŭ sentis sablon sub la piedoj.

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

Ĉu ĉio en ordo? vokis Snufmumriko mallaŭte de la bordo.

Ĉio en ordo! respondis Mumintrolo kaj vadis supren sur la sablorifon.

Li vidis malhelan fluon serpenti el la ĉapelo malsupren en la rivero. Tio estis la ruĝa transformita akvo. Mumintrolo ŝovis manon en la akvon kaj hezite lekis ĝin.

Kia strangaĵo! li murmuris. – Tio ja estas fruktsuko! Imagu, de nun ni povos ricevi kiom ajn da suko ni deziras nur verŝante akvon en la ĉapelon!

Nu, ĉu vi havas ĝin? vokis Snufmumriko maltrankvile.

Mi venos! respondis Mumintrolo kaj vadis reen en la akvon kun la vosto firme nodita ĉirkaŭ la ĉapelo de sorĉisto. Estis malfacile naĝi kontraŭ la fluo kun la peza ĉapelo trenata poste, kaj kiam Mumintrolo rampis sur la strandon li estis terure laca.

Jen ĝi, li fiere spiregis.

Bone, diris Snufmumriko. Sed kien ni metu ĝin?

Ne en la mumindomon, diris Mumintrolo. Prefere ne en la ĝardenon. Iu povus trovi ĝin.

Kion vi opinias pri la groto? cerbumis Snufmumriko.

Tiam ni devos dividi la sekreton kun Snif, diris Mumintrolo. Estas lia groto.

Do ni devos fari tion, diris Snufmumriko hezite. Sed li estas sufiĉe malgranda por koni tiel grandan sekreton.

Jes, diris Mumintrolo serioze. Sciu, ĉi tio estas la unua fojo kiam mi faras ion kion mi ne povas rakonti al Paĉjo kaj Panjo.

Snufmumriko prenis la ĉapelon en la brakoj kaj ekiris reen laŭ la rivero. Kiam ili atingis la ponton Snufmumriko subite haltis.

Kio estas? flustris Mumintrolo maltrankvile.

Kanarioj! ekkriis Snufmumriko. Tri flavaj kanarioj jen sur la ponta apogilo. Strange vidi ilin eksterdome dumnokte.

Mi tute ne estas ia kanario, pepis la plej proksima birdo. Mi estas ploto!

Ni ĉiuj tri estas honestaj fiŝoj! trilis lia kamarado.

Snufmumriko skuis la kapon.

Jen vi vidas kion la ĉapelo kaŭzas, li diris. Tiuj tri fiŝetoj certe naĝis en ĝin kaj estis transformitaj. Venu, ni iru rekte ĝis la groto por kaŝi la ĉapelon!

Mumintrolo tenis sin proksime post Snufmumriko dum ili trairis la arbaron. Ĉiuflanke io susuris kaj plandis, kaj li trovis tion preskaŭ iomete terura. Jen lumantaj okuletoj gapis al ili de malantaŭ arbotrunkoj, jen iu vokis al ili de la tero aŭ arbopintoj.

Belan nokton! Mumintrolo aŭdis voĉon rekte malantaŭ si.

Belan! li kuraĝe respondis. Kaj eta ombro preterglitis lin en la mallumon.

Surstrande estis pli hele. Maro kaj ĉielo kunfandiĝis en unu palbluan, gliman surfacon. De malproksime aŭdiĝis solaj alvokoj de birdoj. Jam estis proksime al la mateno. Snufmumriko kaj Mumintrolo portis la ĉapelon de sorĉisto supren en la groton kaj metis ĝin renversite en la plej internan angulon por ke nenio povu fali en ĝin.

Ĉi tio sendube estas la plej bona kion ni povus fari, diris Snufmumriko. Kaj imagu, se ni povus rericevi la kvin nubetojn!

Jes! diris Mumintrolo kiu staris en la groto-buŝo rigardante eksteren en la nokton. Sed mi demandas min ĉu ili povus plibeligi tion kio estas ĝuste nun...


Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

TRIA ĈAPITRO


en kiu oni priskribas kiel la mosko-rato retiriĝis en dezerton kaj spertis ion nedireblan, kiel Aventuro portis la muminfamilion ĝis la soleca insulo de hatifnatoj kie la hemulo preskaŭ forbrulis kaj kiel la granda fulmotondro pasis super ili.

En la sekva mateno kiam la mosko-rato kiel kutime eliris eksterdomen kun sia libro kaj kuŝiĝis en la hamakon por legi pri la neneceso de ĉio, la ŝnuro rompiĝis kaj li falis teren.

Nedefendeble! diris la moskorato kaj liberigis sin de la plejdo.

Domaĝe! diris la patro de Mumintrolo kiu akvumis siajn tabakplantojn. Mi esperas ke vi ne vundiĝis?

Ne temas pri tio, diris la moskorato malgaje tirante siajn lipharojn. La tero povas fendiĝi se ĝi volas, tio ne ŝancelus mian trankvilon. Sed mi ne ŝatas esti metita en ridindajn situaciojn. Tio estas maldigna!

Sed mi estis la sola kiu vidis vin, kontraŭis Muminpatro.

Bedaŭrinde! diris la moskorato. Ne estas malmulte kion mi suferis en via domo. Lastjare, ekzemple, kometo falis sur min. Tio ne gravis. Sed kiel vi eble memoras, mi sidiĝis sur la ĉokoladan kukon de via edzino! Tio estis ekstreme embarasa por mia digno! Mi trovas harbrosojn en mia lito – treege stulta ŝerco. Se ne paroli pri...

Mi scias, mi scias, interrompis la patro korpremite. Sed ĉi tio ne estas kvieta domo. Kaj ŝnuroj kelkfoje maldikiĝas kun la paso de jaroj...

Ili ne rajtas, diris la moskorato. Kompreneble ne gravus se mi mortbatiĝus. Sed imagu se la aliaj rigardus! Nun mi tamen intencas retiriĝi en la dezerton por vivi vivon en soleco kaj kvieto kaj rezigni ĉion. Jen mia firma decido.

Ĉu vere? diris la patro de Mumintrolo admire. Kie do?

En la groto, diris la moskorato. Tie nenio povos ĝeni miajn pensojn per stultaj ŝercoj. Vi povos alporti manĝon al mi dufoje tage. Sed ne antaŭ la deka horo.

Bone, diris la patro humile. Ĉu ni portu meblojn tien?

Vi povas fari tion, diris la moskorato iom pli amike. Sed tre simplajn. Mi komprenas ke vi ne malbonvolas, sed via familio pelis min ĝis la limo de mia pacienco. Poste la moskorato prenis sian libron kaj sian plejdon kaj malrapide marŝis supren laŭ la deklivo. Muminpatro dum kelka tempo suspiris en soleco, poste li plu akvumis la tabakon kaj baldaŭ forgesis la tuton.

Kiam la moskorato venis en la groton li sentis sin tre kontenta. Li sternis la plejdon sur la sablan grundon, sidiĝis sur ĝin kaj tuj komencis pensi. Li plu faris tion dum proksimume du horoj. Ĉio estis silenta kaj paca, kaj tra la fendego en la grota plafono la suno milde brilis al lia soleca rifuĝejo. De temp’ al tempo la moskorato iom moviĝis kiam la sunstrio formigris de li.

Ĉi tie mi restos ĉiame, ĉiame, li pensis. Ĉu ne estas nenecese saltadi kaj babili, konstrui domojn kaj kuiri manĝon kaj kolekti posedaĵojn?

Kontente li rigardis ĉirkaŭ si en sia nova hejmo, kaj tiam li ekvidis la ĉapelon de sorĉisto, kiun Mumintrolo kaj Snufmumriko kaŝis en la plej fora angulo.

La paperkorbo, diris la moskorato al si. Do, ĉu ĝi staras ĉi tie? Nu, ĝi sendube utilos al io.

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO

Li pensis ankoraŭ kelkan tempon, poste li decidis dormeti. Li volvis sin en la plejdon kaj metis siajn falsdentojn en la ĉapelon por ke ili ne pleniĝu de sablo. Poste li endormiĝis trankvila kaj ĝoja.

En la mumindomo oni havis patkukon por matenmanĝo, grandan flavan patkukon kun framba konfitaĵo. Krome oni havis la grikaĉon de hieraŭ, sed ĉar neniu deziris ĝin oni decidis konservi ĝin ĝis morgaŭ.

Hodiaŭ mi ŝatus fari ion nekutiman, diris la patrino de Mumintrolo. Ni devus festi tion ke ni liberiĝis de tiu abomena ĉapelo, kaj krome oni iĝas tre malgaja ĉiam restante en unu loko.

Vi pravas! konsentis Muminpatro. Ni faru ekskurson ien. Ĉu ne?

Ni jam estis ĉiuloke. Troviĝas neniu nova loko! diris la hemulo.

Sed devas troviĝi iu, diris la patro. Kaj se ne troviĝas, do ni faros iun. Tuj ĉesu manĝi, idoj – ni kunportos la manĝon.

Ĉu oni rajtas finmanĝi tion kio jam estas en la buŝo? demandis Snif.

Ne estu stulta, diris Muminpatrino. Rapide kolektu kion vi volas kunporti, ĉar Paĉjo volas tuj ekiri. Sed prenu nenion nenecesan. Ni skribu mesaĝon al la moskorato por ke li sciu kie ni troviĝas.

Je mia vosto! ekkriis la patro de Mumintrolo kaj frapis al si la frunton. Tion mi forgesis! Ni ja devas porti manĝon kaj meblojn al li en la groto!

En la groto? kriis Mumintrolo kaj Snufmumriko samtempe.

Jes, la ŝnuro de la hamako rompiĝis, diris la patro. Kaj tiam la moskorato diris ke li ne plu povas pensi kaj ke li volas rezigni ĉion. Vi metis brosojn en lian liton – kaj ĉion ajn. Kaj do li transloĝiĝis en la groton.

Mumintrolo kaj Snufmumriko paliĝis kaj sendis inter si rigardojn de terura konfido. La ĉapelo! ili pensis.

Nu, tio ja ne estas tro terura, diris Muminpatrino. Ni faru ekskurson al la marstrando kaj samtempe kunportu la manĝon de la moskorato.

La marstrando estas tiel kutima, ĝemis Snif. Ĉu ni ne povas iri aliloken?

Silentu, idoj! diris la patro kun forto. Panjo volas bani sin. Nun ni ekiras!

La panjo de Mumintrolo ekkuris paki.

Ŝi kolektis plejdojn, kaserolojn, betulŝelon, kafokruĉon, manĝon en amasoj, sunoleon, alumetojn kaj ĉion sur, en kaj per kio oni manĝas, ŝi enpakis ombrelon, varmajn vestojn, stomakpulvoron, kirlilojn, kovrilojn, kulretojn, banŝortojn, tablotukon kaj sian mansakon. Ŝi rapidis tien-reen cerbumante kion ŝi forgesis kaj fine ŝi diris: Nun ĉio estas preta. Ho, kiel agrable estos ripozi ĉe la maro!

La patro de Mumintrolo pakis sian pipon kaj sian fiŝvergon.

Ĉu vi finfine estas pretaj? li demandis. Kaj ĉu vi certas ke vi nenion forgesis? Nun ni ekiras!