Jes, sed ŝi ne aspektas same bone, diris la sorĉisto.

Karulo! ploris Snorkfraŭlino kiu trovis spegulon. Deziru miajn malnovajn okuletojn reen! Mi ja aspektas terure!

Nu, diris la snorko grandanime. Vi ricevos ilin pro la familia honoro. Sed mi esperas ke vi post ĉi tio estos iom malpli vanta.

Snorkfraŭlino denove rigardis en la spegulon kaj ekkriis pro ĝojo. Ŝiaj malnovaj hejmecaj okuloj revenis sialoken, sed la okulharoj efektive iomete plilongiĝis! Ŝi ĝojradie brakumis sian fraton vokante: Karulo! Dolĉulo! Vi ricevos maŝinon kiu skribas kiel printempan donacon de mi!

Ej, diris la snorko embarasite. Oni ne kisu kiam iuj rigardas. Mi ne eltenis vidi vin en tiu terura aspekto, jen la tuta afero.

Bone, nun restas nur Tofslo kaj Vifslo el la domanoj, diris la sorĉisto. Vi ricevos unu komunan deziron ĉar ne eblas ja distingi vin!

Ĉu vi mem do nenislon dezirslos? scivolis Tofslo.

Mi ne povas, diris la sorĉisto malgaje. Mi povas nur deziri por aliaj kaj transformi min en diversajn aferojn!

Tofslo kaj Vifslo gapis al li. Poste ili kunigis la kapojn kaj longe interflustris.

Post tio Vifslo diris solene: Ni decidslis dezirsli por vi, ĉar vi estas bonsla. Ni volas rubenslon kiu estas same grandsla kaj belsla kiel la nisla!

Ĉiuj jam vidis la sorĉiston ridi, sed neniu kredis ke li povas rideti. Nun li ridetis per la tuta vizaĝo. Li tiom ĝojis ke tio vidiĝis ĉie ĉe li, ĉe la oreloj, ĉapelo, botoj! Sen unu vorto li svingis sian mantelon super la herboj – kaj vidu! Refoje la ĝardeno pleniĝis de rozruĝaj flamoj, jen kuŝis antaŭ ili ĝemelo de la Reĝa Rubeno, Reĝina Rubeno.

Nun vi ĝojslas, ĉu ne? diris Tofslo.

Certe mi ĝojas! vokis la sorĉisto kaj tenere levis la brilantan valoraĵon en sia mantelo. Nun ĉiu eta knito kaj arbara rato kaj besteto en la tuta valo rajtas deziri kion li, ŝi aŭ ĝi volas! Mi plenumos viajn dezirojn ĝis matene, ĉar antaŭ la sunleviĝo mi revenu hejmen.

Kaj nun estiĝis vera festeno!

Antaŭ la sorĉisto serpentis longa vico da pepantaj, ridantaj, murmurantaj kaj vokantaj arbaruloj kiuj ĉiuj volis ke ilia deziro plenumiĝu. Kiu deziris stulte rajtis refari tion ĉar la sorĉisto estis je bonega humoro. La danco rekomenciĝis kaj novaj ĉarumoj da patkuko estis trenataj sub la arbojn. La hemulo ekbruligis artfajraĵojn senĉese kaj Muminpatro elportis siajn memorojn en ilia bela kovrilo kaj laŭtlegis pri sia infanaĝo.

Neniam antaŭe oni tiel ege festenis en Muminvalo!

Ho, feliĉo, kiam oni formanĝis ĉion, eltrinkis ĉion, priparolis ĉion kaj dancis siajn krurojn lacaj, reiri hejmen en la silenta horo antaŭ la sunleviĝo por dormi!

La sorĉisto flugas ĝis la fino de l’ mondo kaj la musino enrampas sub sian herbotufon, sed ambaŭ estas same feliĉaj.

Kaj eble plej feliĉa estas Mumintrolo kiu kun sia panjo reiras hejmen tra la ĝardeno. La nokto ĝuste paliĝas kiam la luno en la tagiĝo kaj matena vento venanta el la maro iomete movas la arbojn. Nun la malvarmeta aŭtuno enpaŝas en Muminvalon. Ĉar alie ja ne povus refariĝi printempo.

Изображение к книге ĈAPELO DE SORĈISTO